KION NE KOMPRENAS LA HIRUNDOJ KAJ PAPILIOJ.

El Pola Antologio.

... Iom pli malproksime kuŝis flava
grenkampo. Malalta barilo apartigis ĝin de l'
konstruaĵoj kaj de l' malgranda placeto antaŭ
ili.

La barilo formis angulon kaj en la loko,
kie kuniĝis du ĝiaj oblikvaj duonoj, ĝi havis
pordegon, altan, larĝan kaj en tiu momento tute
malfermitan.

Ni proksimiĝis al la malalta barilo.
Anjo ne havis ankoraŭ sufiĉe da tempo por apogi al
ĝi sian ombrelon kaj jam en la flava domo oni malfermis la
pordon kaj viro stariĝis ĉe la sojlo kaj laŭte
demandis:

—Ĉu vi iras eksterlandon?

Ni komprenis. La barilo, malzorge
konstruita el kurbaj bastonoj, estis io pli grava, ol limo de
kampara propraĵo...

Ĉi tiu barilo apartigis du naciojn, du
landojn, du civilizaciojn.

La sekalo, kreskanta post ĝi, estis
jam germana sekalo; la cejanoj, kiuj, kiel bluaj lumetoj,
bruletis inter la spikoj, estis jam germanaj cejanoj.

Germana estis eĉ la vento, fluganta de
tie kune kun la miela odoro de l'konvolvoloj...

Kompreneble, Anjo devis rifuzi al si la
riĉigon de sia bukedo per germanaj floroj kaj ŝi tuj
sciigis pri ĝi la laŭte demandantan viron.

Li reiĝis domon trankviliĝinta,
sed sendube dek kelkaj paroj da viglaj, kvankam nevideblaj okuloj
observis ĉiujn niajn movojn.

Kun stranga sento ni komencis rigardi
ĉirkaŭe.

—Kial?—demandis Anjo,
larĝe malfermante la okulojn—sekve la spiko, kiu
elkreskis tie ĉi el grajno alportita de tie de la vento,
estas nia, sed milionoj da aliaj spikoj, ĝiaj fratoj, estas
fremdaj nur tial, ke ili kreskas unu paŝon pli
malproksime?

Mi penis klarigi al ŝi, ke tio ĉi
estas tute natura, eĉ necesega.

—Por kiu?

Anstataŭ respondo mi levis la
ŝultrojn.

Okupataj de la penso pri la divido, ni
turnis la okulojn al la ĉielo, serĉante ankaŭ sur
ĝi liman linion.

Sed la ĉielo estis nur unu,
nedividita.

Ni rigardis la sunon.

Ankaŭ la suno estis nur unu,
nedividita.

En la sama momento papilio, kiu sidis
proksime de ni sur la barilo kaj jen etendis, jen altiris siajn
ruĝajn flugiletojn kun arĝenta subaĵo, rapide
leviĝis kaj transflugis al la germana flanko.

Ĝi longe flirtis tie super la
balanciĝantaj spikoj kaj trovinte amikon aŭ amikinon
ankoraŭ pli trankvile revenis.

Samtempe kelke da hirundoj,
antaŭsentante proksimiĝon de fulmotondro, komencis kun
laŭta pepado rondflugi malproksimen kaj senpune trans la
limon...

— Vi vidas!—ekkriis Anjo kun
infana triumfo.— La hirundoj kaj papilioj no konsentas la
"necesecon," pri kiu vi tiel sage parolis.

Ĉi tiuj senkonsideraj vortoj
malĝojigis min.

— Ah, Anjo, Anjo!—diris mi
riproĉe,—ĉu vi forgesis, ke la homo estas pli
saĝa kreitaĵo, ol la flirtemaj birdoj kaj papilioj
senpripensaj?...

Wiktor
Gomulicki.

Greno, corn; placo, place,
square; apogi, to lean on; ombrelo, umbrella,
parasol; sojlo, threshold; laŭta, loud;
sekalo, rye; cejano, corn bluebottle; mielo,
honey; bukedo, bouquet; paro, pair; spiko,
ear of corn; linio, line; papilio, butterfly;
flirti, flutter, wave; fulmo, lightning;
tondro, thunder; pepi, to chirp.