SOMERA PLUVADO.

El Prozo el Danaj-Norvegaj
Aŭtoroj.

Estis premante varmege, la aero vibris pro
varmo, kaj krom tio estis tiel kvieta, nenio alia sin movis, ol
la kokcineloj tie sur la urtikoj, kaj kelke da velkitaj folioj,
kiuj kuŝis sur la herbo kaj kurbigis sin kun etaj ekmovoj,
kvazaŭ kuntiritaj de la sunaj radioj.

Kaj tiu homo sub la kverko, li kuŝis
spiregante kaj melankolie, senespere li rigardis supren al la
ĉielo. Li kantetis iom, kaj cedis, fajfis per la buŝo
kaj cedis ankaŭ je tio, turnis kaj returnis sin, rigardis
malnovan talpan teraltaĵeton, kiu tute helgriziĝis pro
sekeco. Subite eta, ronda, nigra makulo vidiĝis sur la griza
tero, ankoraŭ unu, du, tri, kvar, multaj, ankoraŭ
pliaj, la tuta altaĵeto fariĝis malhelgriza. La aero
estas nur longaj, malhelaj strekoj, la folioj kliniĝis kaj
balanciĝis, sibleto, plilaŭtiĝante ĝis
siblego, sonis,—akvo fluegis teren.

Ĉio briletis, fajretis, kraketis.
Folioj, branĉoj, trunkoj, ĉio brilis de akvaĵo,
ĉiu guteto falanta teren, herben, ŝtonen, ĉien,
disrompiĝis kaj disŝprucis en milojn da etaj perloj.
Malgrandaj gutoj pendis tie iom da tempo kaj fariĝis grandaj
gutoj, malsuprenfalis tien ĉi, unuiĝis kun aliaj gutoj,
formis fluetojn, malaperis en sulketojn, enfluis grandajn truojn
kaj elfluis malgrandajn, forkondukis polvon, lignaĵetojn kaj
foliopecojn, fiksiĝis sur rifojn kaj denove liberiĝis,
turniĝis kaj ree surrifiĝis. Foliojn, ne estintajn kune
de la tempo, kiam ili estis burĝonoj, kolektis la
akvaĵo; musko, neniigita de sekeco, ekŝvelis kaj
fariĝis mola, ĉifa, verda kaj sukplena; kaj ŝimo
kiu preskaŭ fariĝis polvo, disvastiĝis en graciaj
makuloj, kun brilo kiel silko. La konvolvoloj lasis plenigi siajn
blankajn kalikojn ĝis la rando, interpuŝis ilin kaj
verŝis la akvon sur la kapojn de l' urtikoj. La dikaj,
nigraj arbarlimakoj afablege rampis antaŭen kaj rigardis
danke la ĉielon.

Kaj la homo? La nudkapa homo staris meze en
la pluvo, lasante la gutojn sibli en harojn, brovojn okulojn,
nazon, buŝon, kraketis per la fingroj je la pluvo, iom levis
iafoje la piedojn, kvazaŭ li intencis danci, ekskuis iam kaj
iam sian kapon, kiam tro multe da akvo estis en la haroj,
plengorĝe kantis senpripensante tion, kion li kantis, tiel
plene la pluvado lin okupis.

J. P.
Jakobsen.

Vibri, to vibrate; kokcinelo,
ladybird; urtiko, nettle; velki, to wither;
fajfi, to whistle; talpo, mole; streko,
streak; klini, bend; sibli, to hiss;
ŝpruci, to spurt, to gush; sulko, furrow;
truo, hole; rifo, reef; burĝono, bud;
musko, moss; ŝveli, to swell;
ĉifi, to crinkle, crumple; ŝimo, mildew,
mould; gracia, graceful; konvolvolo, convolvulus;
kaliko, chalice, calyx; limako, slug; brovo,
brow; nuda, bare.