EN PIRIN.

El Bulgaraj Rakontoj.

Klime perdis la vojon, la blovegoj estis
kovrintaj ĉion: valojn, montetojn, vojojn, kampojn. Li
eliris hieraŭ ĉe bona vetero el la vilaĝo, kaj nun
?... Dum tutaj horoj li vagadis en Pirin-monto kaj li ne scias,
kie li troviĝas, kien li iras, kion li renkontos. Li
komprenis nur unu: ke malproksime, malproksime li estas de sia
vilaĝo, en nekonataj montaj dezertoj, en la regno de
l'sovaĝaj bestoj kaj de la pereo...

Subite li ekvidis tra la krepusko multajn
nigrajn ombrojn, kiuj iris senbrue sur la neĝo. Kio estas
tio ĉi? Ĉu lupoj? Ili estas tuta aro kaj venas de la
dekstra flanko; ili bojas... Li ekkuregas. La malsata aro rapide
lin sekvas kun sovaĝaj bojoj... Kiom da tempo li kuris, li
ne memoras... Antaŭ li ĉiam nudaĵo, ĉiam
dezerto, ĉiam neĝa kampo. Subite Klime vidas, ke
antaŭe ekmoviĝas io, lumaj punktoj brilas kaj lin
renkontas: la bestaro elsendis kelkajn lupojn por fermi lian
iradon... Klime vidis teruran, neeviteblan morton... Tiam li ree
ekkuregis kiel frenezulo maldekstren, al nova direkto, sur ia
krutaĵo malsupren, kaj post li la lupoj... Li dufoje
implikiĝis je sia skarpo, kiu trenis, kaj li ekfalis.
Troviĝinte en la valo, Klime ĝoje vidis, ke li eniras
en ian vilaĝon... Kia ĝi estas, ĉu pomaka, ĉu
kristana,—li ne pensas, ĉar la luparo lin persekutas
eĉ tien ĉi. Ĝi iras post liaj kalkanoj... Li
enŝoviĝis en ian pordegon, kiun, verŝajne, la
ventego malfermis, kaj li alkuris al la fenestro, kiu lumis. Kaj
la lupoj ankaŭ kuras post li. Klime ŝovis
malĝentile la pordon kaj eniris en nekonatan domon. Li
ekĝemis: li vidis bulgaran, kristanan domon, kaj la
sanktfigurujon, kaj antaŭ ĝi la sanktlampeton...la
flamo malklare briletis kaj estingiĝis ankoraŭ. El la
krepusko eliris iaj homoj. Li ĉirkaŭrigardis mirege.
Kie li troviĝas?

Subite Klime ekscias, ke li estas en sia
hejmo.

La Ĉiopovanto estis direktinta liajn
vagadojn al lia vilaĝo, al lia domo, kiam li pensis, ke li
iras en tute malsaman direkton.

Ivan
Minĉev.

[Footnote: "Pomako" estas bulgaro
fariĝinta mahometano.]

Klime, man's name; blovego,
storm; valo, valley; sovaĝa, wild;
krepusko, twilight; boji, to bark; nuda,
bare; punkto, point; eviti, to avoid;
freneza, crazy; impliki, to entangle;
skarpo, scarf; persekuti, to follow in order to
harm; ŝovi, to shove, push; verŝajne,
apparently; estingi, to extinguish.