VENTEGA NOKTO.

El Nord-germanaj Rakontoj.

La ventego kriegis kaj bruegis dum la malluma
nokto kaj blovege pelis la foliojn antaŭ si. Kia sonado
estis en la aero! De malproksime venas la ventego, el la regiono,
kie estas la altaj montoj kaj la granda akvo, el la malvarma
nordo. Ĉio, kion ĝi ekkaptas dumvoje, devas kunflugi.
Ĝi pelas la foliojn alten, tiel ke ili kirle flugas kaj en
sia timo saltas unu super la alia. Jen ĝi permesas al ili
dum memento rekonsciiĝi, ili opinias, ke nun ĉesis la
sovaĝa pelado, ke ili povas trankvile malleviĝi
teren—jen la sovaĝulo ree ekkaptas ilin kaj la ludo
denove komenciĝas. Nun ĝi estas en la torfejo; tie
ĝi trovas nenion kun kio ĝi povus petoli; tiam ĝi
atakas pluvnubon kiu ĵus volis ekpluvi—puŝegas en
ĝian flankon, ĝis ĝi tuj disflugas. Jen la blovulo
venas en la arbaron kaj furiozas inter la arboj, kiuj ĝemas
kaj krakas. Ankoraŭ salton, kaj nun ĝi estas ĉe la
lerneja domo, kiu staras kaŝite en arbetaĵoj inter la
du vilaĝoj. Ho, kiel ĝi ĝojkriegas ekvidante la
malnovan kadukan domon! Tie ĉi mi devas eniĝi! Per
ĉiuj pordoj ĝi bruegas kaj skuas ilin, provante
malfermegi ilin. Sed vane. Eĉ ne la lignan kovrilon de la
truo en la frontono ĝi povas deŝiri, kvankam la
rustiĝintaj hokoj preskaŭ ne plu povas teni ĝin.
Sed almenaŭ ĝi klakas kaj frapegas per ĝi tiom, ke
la edzino de la instruisto vekiĝas.

Heinrich
Bandlow.

Nordo, north; kirli, to whisk, to
twirl; konscii, to be conscious; opinii, to be of
opinion; torfo, peat; petoli, to play, tease;
furiozi, to rage; ĝemi, to groan;
kraki, to crack, crackle; kaduka, decayed, infirm;
skui, to shake; vane, in vain; frontono,
gable, fronton; rusti, to rust; hoko, hook;
klaki, to clack, clap.