LIZI, ELZE, ELIZABET.

El Hungaraj Rakontoj.

Mi amis nur mian patrinon kaj Lizi, krome
neniun en la tuta mondo.

Kun ŝi, kun Lizi, mi jam ligis
amikecon, kiam mia malgranda fratino mortis je angino.

Tiam fariĝis tre silente en nia domo.
Malantaŭe ĉirkaŭ la ĉevalstalo bruis ja la
knaboj poste kiel antaŭe, sed al la loĝejo ili
proksimiĝis nur sur la piedpintoj. Ili ne volis ĝeni la
nigre vestitan virinon, kiu senĉese, kvazaŭ senspirite,
la funebrajn ĉambrojn trapaŝis; de frua mateno ĝis
malfrua vespero, en pensojn profundiĝinta, ŝi travagis
la loĝejon, senripoze kiel la pendolo de l'horloĝo,
kvazaŭ ŝi eterne iun aŭ ion serĉus. Iafoje
ŝi malfermis la ŝrankojn kaj tirkestojn laŭ vico.
Tiam mi ĉiam vidis en ŝia mano malgrandajn
infanorobojn, ŝuojn kaj antaŭtukojn, kiujn ŝi
longe rigardis kaj karesis, por ilin denove remeti kun la pupoj,
la skribkajeroj kaj ĉiuj aliaj objektoj, kiuj iam apartenis
al mia malgranda fratino.

Pri mi ŝi tute ne
okupiĝis—ŝi nun pli amis la mortinton, ol
ĉiujn vivantojn—kaj tamen en mi ĉiam
ŝteliris post ŝi. Se mi iafoje ŝian robon
ekprenis, aŭ ŝian brakon karesis, por ke ŝi min
nur rimarku, ŝi ekrigardis min indiferente per siaj karaj,
de nokta plorado lacaj okuloj, aŭ diris: "Kion vi volas,
Janko? Ĉu mi devas doni al vi oranĝojn?"

Ŝi tiam eltiris la tirkeston, kie la
oranĝoj kuŝis, kaj lasis min elekti, kiom mi volis. Kaj
mi tute ne volis oranĝojn, mi nur estis ĵaluza je mia
malgranda, mortinta fratino.

Ferenc
Herczeg.

Ligi, to bind; angino, quinsy;
stalo, stable, stall; pinto, point;
ĝeni, to trouble, disturb; funebro, mourning;
pendolo, pendulum; ŝranko, cupboard;
tirkesto, drawer; vico, turn;
antaŭtuko, apron; laca, weary;
ĵaluza, jealous.