EDZINlĜO DE RATINO.

El Japanaj Rakontoj.

Maljuna rato havis filinon. Ĝi volis
edzinigi tiun ĉi kun iu plej forta en la mondo. Ĝi unue
iris al la luno, pensante, ke la luno estas la plej forta en la
mondo. Sed la luno diris: "Min tre ofte malhelpas la nubo, kaj mi
neniel povas forpeli ĝin."

Tiam ĝi sin turnis al la nubo,
pensante, ke la nubo estas pli forta, ol la luno. Sed la nubo
diris: "Min ĉiam dispelas la vento, kaj mi neniam povas al
ĝi kontraŭstari."

Trie ĝi iris al la vento, pensante, ke
la vento estas pli forta, ol la nubo. Sed la vento diris: "La
muro staras kontraŭ mi, kaj mi tute ne povas trapasi
ĝin."

Fine ĝi iris al la muro, pensante, ke
la muro estas pli forta, ol la vento. Sed la muro ankaŭ
diris: "Via familio ĉiam min mordadas, kaj mi ne povas tion
haltigi."

Jen ĝi komprenis, ke ratino nur devas
edziniĝi kun rato, kaj reveninte hejmen, ĝi edzinigis
sian filinon kun juna rato de sia najbareco.

K.
Kajiwara.

Nubo, cloud.