LA HOMA KORPO KAJ LA SENTOJ.

El Serba Esperantisto.

Petu Johanon, ke li alproksimiĝu, ke
li paŝu al vi, por ke vi observu la trajtojn de lia
vizaĝo.

Lia frunto estas alta kun brune blondaj
haroj, liaj vangoj estas rondaj, lian mentonon kovras dika barbo,
kiu kaŝas la gorĝon.

Johanino jam faris longan marŝon,
ŝi ĵus haltis: ŝi spiras forte, ŝia kolo sin
streĉas, ŝia brusto sin etendas, kaj skuiĝas
ŝiaj flankoj; ŝia koro forte batas, ŝia sango
rapide kuras en la arterioj kaj vejnoj; ŝia haŭto
fariĝis brula.

Ŝi ŝajnas laca ne nur muskole,
sed nerve kaj cerbe. Diru al ŝi, ke ŝi ripozu kaj ne
restu stare, ke ŝi sidigu sin.

Nun ŝi sidas: ŝi pene klinas
siajn krurojn; ŝi povas movi nek la genuojn nek la piedojn;
eĉ la brakoj rigide pendas de la ŝultroj; ŝi ne
plu turnas la kapon: ŝi tuj ekdormos.

Mi kuŝis sur la tero mem: tiam la
dorso, la ventro, la membroj, eĉ la ostoj iom suferis.

Okulo blinda ne vidas lumon, orelo surda ne
aŭdas sonojn, buŝo muta ne diras vortojn, koro fermita
ne ĝuas amon.

Tiu ĉi frukto, antaŭe acida,
estas nun matura: la nazo flaras ĝian odoron agrablan, la
mano esploras ĝian glatan ŝelon, baldaŭ la dentoj
mordos ĝian molan karnon kaj la lango gustumos ĝian
dolĉan sukon.

Momenta silentu, vi faros plezuron al mi,
kaj mia kapdoloro malaperos.

Trajto, feature; frunto,
forehead; bruna, brown; vango, cheek;
mentono, chin; barbo, beard; gorĝo,
throat; etendi, to extend, to stretch out; skui, to
shake; sango, blood; arterio, artery; vejno,
vein; haŭto, skin; muskolo, muscle;
nervo, nerve; cerbo, brain; kruro, leg;
ventro, belly; membra, limb, member; osto,
bone; ĝui, to enjoy; esplori, to examine;
glata, smooth; ŝelo, rind, bark; karno,
flesh; suko, juice.