EFIKA RUZO.

Iu vilaĝano petis sian tre avaran
najbaron, ke li metu sur la limon inter la du ĝardenoj
palisan barilon, ĉar la najbara kokinaro vagadis dum la tuta
tago en lia ĝardeno.

Tamen la avarulo rifuzis, kaj jam la
najbaro intencis alvoki la helpon de la juĝistoj, kiam li
ŝajne kontenta kvietiĝis.

Subite, je ĉies miro, oni ekvidis la
malamatan avarulon starigi tre fortan lignan barilon.

"Sed, amiko," demandis la vilaĝanoj,
"rakontu kiamaniere vi atingis tion."

"Nu, tre simple," li diris. "Iun matenon mi
sendis al la najbaro tri aŭ kvar ovojn, dirante, ke liaj
kokinoj demetis ilin en mia ĝardeno. Jam la sekvintan tagon
li komencis konstrui la barilon. Tio estas ĉiam pli malkara,
ol doni okupadon al la advokatoj."

El Tutmonda Anekdotaro.

Peti, to beg; limo, boundary;
paliso, palings; vagi, to wander; alvoki, to
invoke; ŝajne, apparently; subite, suddenly;
kvieta, quiet; advokato, lawyer.