LESSON 40.
Malgraŭ. Spite. Po. Je.
Malgraŭ means in spite of,
notwithstanding, as Li sukcesis malgraŭ
ĉio, He succeeded in spite of everything.
Spite is a stronger expression than "malgraŭ"; it
means in defiance of all opposition, despite, as Li faris
tion, spite la malpermeso, He did that, in spite of being
forbidden.
Po means at the rate of, as Mi aĉetis
dekduon da ovoj po unu penco, I bought a dozen eggs at (the
rate of) a penny (each). Poduone, by halves. Po
grande, wholesale; po malgrande, retail.
As already said (see Lesson 26), je is the only
preposition which has no meaning of its own. It is used when a
preposition is needed, and none of the others properly expresses
the idea, as La kruĉo estas plena je (or, de)
akvo, The jug is full of water. Mi enuas je la
hejmo, I am tired of home.
<caption>Vocabulary.</caption>
affairs.
fungo, mushroom.
senco, sense, meaning.
regulo, rule.
klareco, clearness.
akuzativo, accusative.
nobeleco, nobility (of birth).
libereco, freedom, liberty.
kulpo, fault.
simila, similar, like.
komuna, common to.
kri-, cry.
sopir-, sigh for, long for.
ekzemple, for example.
Li multe laboris, sed malgraŭ ĉio, li ne sukcesis.
Estis ankoraŭ sufiĉe varme, malgraŭ ke la suno
staris malalte. Ili estos severe punataj, se ili, malgraŭ la
malpermeso, pekos kontraŭ la libereco de la vojo. Spite
ĉiuj miaj penoj por malhelpi lin, li foriris.
Por miaj kvar infanoj mi aĉetis dek du pomojn, kaj al
ĉiu el la infanoj mi donis po tri pomoj. Ili povas kosti po
tri ĝis kvin ŝilingoj. Tiu ĉi libro havas sesdek
paĝojn; tial se mi legos en ĉiu tago po dekkvin
paĝoj, mi finos la tutan libron en kvar tagoj. Mi
aĉetis kvar librojn po ses pencoj.
Ni estis nur okupitaj je kelkaj mastrumaĵoj. La konstruo
estas simila je fungo. Ili forkuris, kiam la virino ekkriis je
ili. Je la vespero la ĉielo kovriĝis je nuboj. El timo
je Karagara mi forkuris. Ŝi estis tre fiera je sia nobeleco.
La hundo sincere malĝojis je li. Neniu el ili estis tiel
plena je deziroj, kiel la plej juna knabino. Je vorto de
honoro.
40a.
Se ni bezonas uzi prepozicion, kaj la senco ne montras al ni,
kian prepozicion uzi, tiam ni povas uzi la komunan prepozicion
"je." Sed estas bone uzadi la vorton "je" kiel eble pli malofte.
Anstataŭ la vorto "je" ni povas ankaŭ uzi akuzativon
sen prepozicio.—Mi ridas je lia naiveco (aŭ, mi ridas
pro lia naiveco; aŭ mi ridas lian naivecon).—Je la
lasta fojo mi vidas lin ĉe vi (aŭ, la lastan
fojon).—Mi veturis du tagojn kaj unu nokton.—Mi
sopiras je mia perdita feliĉo (aŭ, mian perditan
feliĉon).—El la dirita regulo sekvas, ke se ni pri ia
verbo ne scias, ĉu ĝi postulas post si la akuzativon
(t.e.=tio estas, ĉu ĝi estas aktiva) aŭ ne, ni
povas ĉiam uzi la akuzativon. Ekzemple, ni povas diri "obei
al la patro" kaj "obei la patron" (anstataŭ, "obei je la
patro"). Sed ni ne uzas la akuzativon tiam, kiam la klareco de la
senco tion ĉi malpermesas; ekzemple: ni povas diri "pardoni
al la malamiko" kaj "pardoni la malamikon," sed ni devas diri
ĉiam "pardoni al la malamiko lian kulpon."