LESSON 25.
Suffix -ul-.
The suffix -ul- denotes a person characterised by the
quality, etc., which the word expresses, as justa, just,
righteous, justulo, one who is just; babili, to
chatter, babilulo, one who chatters, a babbler;
avara, avaricious, avarulo, a miser; kun,
with, kunulo, a companion.
<caption>Vocabulary.</caption>
ombro, shadow.
rajto, right, authority.
profeto, prophet.
mensogo, a lie.
tagmanĝ-, dine.
propra, own.
avara, avaricious.
potenca, powerful.
infekta, infectious.
ĉe, at, with.
Malriĉa saĝulo tagmanĝis ĉe avara
riĉulo. Malsaĝulon ĉiu batas. Li estas mensogisto
kaj malnoblulo. Timulo timas eĉ sian propran ombron. Tiu
ĉi maljunulo tute malsaĝiĝis kaj infaniĝis.
Unu instruitulo entreprenis gravan sciencan laboron. Nur
sanktuloj havas la rajton enveni tien ĉi. Li sola estas la
grandulo, la potenculo. Ĝi ne estas la legendo pri la
belulino Zobeido. Post infekta malsano oni ofte bruligas la
vestojn de la malsanulo. La malbeno de la profeto staras super la
kapo de maldankulo. Post kelkaj minutoj la kuraĝulo eliris.
Ĉiuj sanktuloj, helpu!